Seoti Prakash

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seoti PRAKASH (mortis 40-jara la 18-an de junio 1972) estis sekretario de Hinda Instituto de Esperanto.

Lia granda deziro estis fondi propran presejon por regula aperigo de gazeto du-semajna kaj por eldoni Esperantan lernolibron por baratanoj kaj aliaj. Li perdis sian vivon provante savi 2 personojn, kiuj falis en riveron. Li postlasis 3 infanojn.